img Leseprobe Leseprobe

Nia Ameriko

Eseo

José Martí

EPUB
ca. 2,99
Amazon iTunes Thalia.de Weltbild.de Hugendubel Bücher.de ebook.de kobo Osiander Google Books Barnes&Noble bol.com Legimi yourbook.shop Kulturkaufhaus
* Affiliatelinks/Werbelinks
Hinweis: Affiliatelinks/Werbelinks
Links auf reinlesen.de sind sogenannte Affiliate-Links. Wenn du auf so einen Affiliate-Link klickst und über diesen Link einkaufst, bekommt reinlesen.de von dem betreffenden Online-Shop oder Anbieter eine Provision. Für dich verändert sich der Preis nicht.

Monda Asembleo Socia img Link Publisher

Sozialwissenschaften, Recht, Wirtschaft / Wirtschaft

Beschreibung

«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, pub­lik­igita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Par­tido Liberal de Mek­siko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondiĝo de la Kuba Revolucia Partio.

La du ceteraj estas Versos Sencill­os, trezor­ujo de lia plej alta saĝo, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ĉiuj kaj por ĉiesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj poli­tikajn principojn de la estonta respubliko.

Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Ame­rika Konferenco, okazinta en Vaŝingtono, kie Hispan­ame­riko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distanciĝi (kaj eventuale tio ankaŭ rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameri­ko; problem­oj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzamen­inta en la parolado «Patrino Ameriko»; proble­moj, kiuj esence konserviĝas ĝis nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kres­kanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.

Eble la metafora lingvaĵo, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu ĉi paĝoj, troim­presos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, antaŭ kelkaj jaroj, resumi la kon­ceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kom­pre­n­eble ne por simpligi ĝian legad­on, sed por fari ĝin pli sen­embaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al ĝisfunda kompren­ebleco, estos eĉ pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjariĝo de tiu ĉi do­kumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarm­so­norado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, inte­grecon kaj justan kaj kreivan alvokiĝon de «la nova Ameriko».

Cintio Vitier

Kundenbewertungen

Schlagwörter

Kubo, kuba revolucio, Usono